TIGblogs TIG | TIGblogs GROUP TIGBLOGS LOGIN SIGNUP
Study in Sweden . se
Study in Sweden . se
Nia protesto ĉe Civil G8

Oni antaŭnelonge rimarkis:

estis agrabla surprizo en ĉiuj TV-novaĵoj hodiaŭ vidi la vizaĝon de nia Oleg Izjumenko — li partoprenis en demonstracio kontraŭ atomaj elektrostacioj dum "civila G8", kiam tie paroladis Putin. Oleg staris la unua, surhavante literon "N" el la surskribo "NET AES".

Mi volas mallonge komenti:

Partopreno en tiu demonstracio kontraŭ nukleaj centraloj certe ne estis mia ĉefa celo ĉe la konferenco "Civil G8" en Moskvo. Dum ambaŭ tagoj de la konferenco mi laboris kune kun miaj kolegoj el WWF, Greenpeace kaj aliaj neregistaraj organizoj en la sekcio "Klimat-ŝanĝiĝo, energio kaj energi-sekureco" — kiuj estas objektoj de mia akademia kaj soci-agada intereso. Ni celis ellabori rekomendojn alternativajn al tre danĝera (ĉar ĝi instigas pliajn investojn en fosilaĵ-akiradon kaj bruligadon kaj ankaŭ en disvastigon de nuklea energio) projekto de oficiala komunikaĵo, preparita por G8-renkontiĝo meze de julio en Sankt-Peterburgo. Jam eblas vidi rezulton de nia laboro (niajn rekomendojn) ĉe ttt-ejo de oficiala prezideco de Rusio en G8.

Kaj nia star-protesto estis kaŭzita de la vortoj de Putin, kiam li diris ke li dubas ke multaj G8-ŝatestroj akceptos publikan postulon ĉesi financadon de nuklea industrio. Tion ni ne povis lasi sen reago, kaj ni volis akcenti nian klaran pozicion pri tiu ĉi temo. Tial ni ekstaris kaj formis la frazon "Ne al NC-j" (plene: "Ne al nukleaj centraloj", ruse «НЕТ АЭС»).

Sufiĉe ĝustan priskribon de tiu okazaĵo eblas legi (ruslingve) ĉe http://rokf.ru/sosial/2006/07/04/201629.html kaj anglalingve ĉe http://en.rian.ru/russia/20060704/50878922.html

July 7, 2006 | 5:58 AM Comments  0 comments

Tags:
You must be logged in to add tags.


Oleg Izyumenko's Profile


Latest Posts
Fairtrade notes from...
Самое...
Challenge Europe –...
Drink cola! (now in a...
Conference opening:...

Monthly Archive
November 2005
December 2005
May 2006
June 2006
July 2006
August 2006
September 2006
October 2006
November 2006
December 2006
January 2007
April 2007
June 2007
April 2008
May 2008
June 2008
July 2008

Tags Archive
bank challengeeurope climatechange cobalt conference criticism fairtrade job leadership lumes lund magic mobilephones mobilitymanagement olpc roskilde roskildefestival sustainability traffic нефть транспорт

Filter By Type
Events
News
Travel
Topics

Links
Challenge Europe
lernu!
Wikipedia
Мой зелёный...


77778 views
Important Disclaimer